Estas Du Kontinentoj

Dum dekoj de jaroj, la homaro stulte batalas kontraŭ sin pri la demando, kiom da kontinentoj estas. Sep? Ses, ĉar Ameriko estas unu kontinento? Ok, ĉar se Eŭropo estas kontinento, Hindujo ankaŭ estas? Kvin, ĉar ambaŭ estas subkontinentoj de Eŭrazio? Kvar, pro “Afrik-Eŭrazio”?

Sufiĉe. Estas du:

Mapo da Eŭropo, Azio, Afriko, kaj Aŭstralio

La Ojkumeno enhavas la landojn, ke oni tradicie konsideris la “Malnova Mondo”, kaj ankaŭ la disajn insolojn de Aŭstralio kaj Pacifiko. Ĝi etendas de la glaĉeroj de Islando kaj la sablaj dezertoj de la Saharo ĝis la pluvarbaroj de Borneo kaj la severaj aŭstraliaj aridejoj, kaj ĝin loĝas pli ol 6.6 miliardoj da homoj: la vasta plimulto de la mondloĝantaro.

Mapo da Ameriko kaj Antarkto

Semanavako enhavas Amerikon kaj Antarkton, etendanta de la alaskaj fjordoj kaj la marĉoj de la Misisipio ĝis la amazona kaj la malvarmegaj antarktaj dezertoj. Ĝin loĝas 960 milionoj da homoj, kvankam preskaŭ neniu loĝas en la plej suda regio Antarkto.

Ambiguecoj ekestas en enmaraj insuloj, ke oni ne povus asigni al ambaŭ kontinentoj, kiel la izolitaj insuloj de Pacifiko kaj Atlantiko. Mi provis asigni ilin ĝi unu aŭ alia.

Islando, estas inter du tektonaj platoj, sed estas definitive parto de la Ojkumeno, ekloĝita de la oriento fare de normanoj anstataŭ de la okcidento fare de inuitoj. Similaj kialoj validas por Svalbardo kaj Janmajeno; ambaŭ estas malabunde loĝataj insuloj kontrolita de Norvegujo.

La Acoroj havas fortaj kulturaj ligoj kun Portugalujo, do, kvankam la insuloj Floreso kaj Korvo estas plu la nordamerika plato, mi grupigis ilin kun la Ojkumeno.

La Kergelenoj estas ene la Antarkta Konverĝo kaj plu ĝia propra subakva kontinenteto etendanta al Antarkto, do oni povas klasifiki ilin kun Semanavako. La samo validas por Insulo Herdo kaj insoloj Makdonaldaj.

La insuloj de Pacifiko longtempe estas grupigita kun Aŭstralio kiel parto de la kontinento “Oceanio”, kaj mi inkluzivis preskaŭ ĉio en la Ojkumeno, eĉ la uson-vicigitaj insuloj de Havajo and Rapanuiujo. Klipertono kaj la Galapagoj estas tamen en Semanavako, ĉar ili estas pli proksime al la semanavaka kontinento ol la ojkumena, kaj ili estas ekloĝita de la oriento fare de semanavakanoj anstataŭ de la okcidento fare de polinezianoj.

Fine, desegni limon inter la aleutaj insuloj kaj la Beringa maro estas zorga tasko, ĉar estas forta kultura ligo inter la plej orientaj partoj de Rusujo kaj la plej okcidenta ĉiroj de Alasko, kaj ne evidenta fizika limo estas, ĉar la nordamerika plato daŭras profunde en Rusio. Sekve, la plej bona maniero por dividi ilin estas politika. Rusaj insuloj kiel Granda Diomedo kaj la Komandorinsuloj estas en la Ojkumeno, kaj usonaj insuloj kiel Malgranda Diomedo, Sankt-Laŭrenco, kaj Atuo estas en Semanavako.